Шрифт:
Закладка:
s-ano – samideano ‘единомышленник’, ‘товарищ’, ‘коллега’
SAT – Sennacieca Asocio Tutmonda Безнациональная Всемирная Ассоциация
SEJM – Sovetia Esperantista Junulara Movado Советское молодёжное движение эсперантистов‘, ’СЭЙМ
SEJT – Sovetia Esperantista Junulara Tendaro Всесоюзный молодёжный лагерь эсперантистов
SEU – Sovetrespublikara Esperantista Unio 'Союз эсперантистов советских республик‘, ’СЭСР'
s-ino – sinjorino ‘госпожа’
s-ro – sinjoro ‘господин’
t. e. – tio estas ‘то есть’
TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Всемирная молодёжная организация эсперантистов‘, ’ТЭЙО
tel. – telefono ‘телефон’
t. n. – tiel nomata ‘так называемый’
trad. – traduko ‘перевод’
UEA – Universala Esperanto-Asocio Всемирная ассоциация эсперантистов, УЭА
UK – Universala Kongreso ‘Всемирный конгресс эсперантистов’
UN – Unuiĝinta Naciaro ‘Организация Объединённых Наций’, ‘ООН’
Unesko – Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por eduko, scienco kaj kulturo Организация Объединённых наций по вопросам образования, науки и культуры‘, ’ЮНЕСКО
USSR – Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj 'Союз Советских Социалистических Республик‘, ’СССР'
vd – vidu ‘смотри’
Z – Zamenhof ‘Заменгоф Л. М.’
Internacia kongreso sen tradukistoj
Ni sidis sepope ĉirkaǔ la tablo – du rusianoj, bulgaro, polo, germanino, belgo kaj indoneziano. Ni trinkis nigran kafon, manĝis sukoplenajn persikojn kaj agrable konversaciis. Antaǔ ol foriri al la radiostacio por laǔvica esperantlingva disaǔdigo de la Bulgara radio, la mastro de la hejmo Simeon Ĥesapĉiev proponis originalan ludon: «Ni reprezentas ses landojn, sed ni bonege komprenas unu la alian per la internacia lingvo Esperanto. Ĉiu el ni, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, parolas almenaǔ unu alilandan lingvon. Ni provu interkompreniĝi sen Esperanto!» Kaj li diris bulgarlingve simplan frazon. Ni penis klarigi unu al la alia ĝian sencon, uzante plurajn lingvojn. Fine ni sukcesis, tamen tio forprenis de ni preskaǔ dek minutojn. Sed kio estus, se ni devus fari sammaniere la tutan konversacion!
Tio okazis en Sofio dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto. Unuafoje post la dua mondmilito al la kongreso venis sovetia delegitaro sub gvido de doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarev. Ni venis al la fervoja stacidomo posttagmeze, kaj sur la kajo nin renkontis membroj de LKK. Infanoj kun verdaj kravatoj kantis esperantlingve kaj kriis ĥore: «Vivu la esperantista amikeco!»
Instalinte nin en hotelon, ni tuj eliris en la urbon. Sur la stratoj, ornamitaj per grandegaj verdaj standardoj kun verda stelo sur blanka fono, en la ombro de parkoj kaj ĝardenoj promenis multaj homoj kun verdsteletaj insignoj. Kun unu el ili – negro el Usono – ni konatiĝis. Li afable sciigis, ke ĉi-matene jam ekfunkciis la infana Esperanto-kongreseto. Ni aĉetis alumetojn kun la kongresa emblemo, krajonojn «Esperanto» kaj bulgarajn ĵurnalojn. Ili enhavis artikolojn pri la ĵus finiĝinta IJK kaj pri la tuj komenciĝonta UK.
La kongresa akceptejo troviĝis en la vestiblego de la Sofia universitato. Tie ĉi funkciis diversaj giĉetoj: «Dokumentoj», «Poŝtoficejo», «Teatraj biletoj», «Gazetara servo», «Trafika informejo», «Ekskursoj» k. a. En la poŝtoficejo oni povis aĉeti prikongresan poŝtmarkon, presitan en la kvanto de 300 000 ekzempleroj, kaj specialajn kovertojn. La librobutikoj abundis je modernaj esperantlingvaj libroj; interalie, estis vendata la ĵus aperinta «Dia komedio» de Dante. Oni amasiĝis ĉe la ekspozicioj de pentraĵoj kaj fotoj. Sendube, la plej grandan popularecon meritis la rendevua tabulo kun najletoj apud numeroj de ĉies kongreskartoj. Se oni deziris renkontiĝi kun eksterlanda korespondamiko, sufiĉis lasi skribaĵon ĉe lia kongresnumero!
Ni iris al la interkona vespero, kie renkontiĝas malnovaj geamikoj kaj okazas multaj novaj konatiĝoj. Kia agrabla surprizo – estis preskaǔ neeble difini la apartenon de iu persono al sia lando laǔ la prononco aǔ aspekto!
Matene pli ol 3500 personoj el kvardek landoj partoprenis la inaǔguron de la kongreso. Unue, ni aǔskultis saluton de la bulgara registaro. Poste salutis reprezentantoj de registaroj kaj de Esperanto-asocioj. Oni ĉie parolis sen helpo de tradukistoj, kio pruvis veran internaciecon de la kongreso.
Sep labortagoj permesis al ni partopreni multajn diskutojn. Aparte oni okazigis kunsidojn de diversaj organizaĵoj: UEA, TEJO, ISAE, ILEI, IUEF k. a.
Ege vizitataj estis la kunvenoj de MEM, finiĝintaj per gravaj rezolucioj kontraǔ intencoj plifortigi la danĝeron de militteruroj. Oni aǔskultis interesajn popularsciencajn prelegojn en IKU, rakonton pri vojaĝo de esperantista grupo tra la Orienta Afriko.
Dum vesperoj ni iradis al esperantlingvaj spektakloj kaj koncertoj, baloj kaj bankedoj. Dum liberaj minutoj estis agrable vidi diverslandajn kongresanojn amike konversacii en la vestiblo kaj sur la ŝtuparo de la kongresejo, sur benkoj en ĝia korto, en apudaj kafejoj kun kafo aǔ kun glaciaĵo. Oni memoros longe akcepton ĉe la urbestro de Sofio honore al la kongresanoj, ekskursojn tra la urbo kaj tra la lando.
Estas neniam forgeseblaj la amikeca, internaciisma atmosfero de la kongreso kaj la neordinara gastamo de la bulgara popolo, kiujn bonege esprimis en sia kanto la moskva poeto-esperantisto Konstantin Miĥajloviĉ Gusev.
Verdstela Sofio
(melodio de la kanto «Любимый город»)
La verdaj steloj ĉe angulo strata; La verdaj steloj en ĉiela sin', Sofio kara, urbo nia frata, Ni amas vin, salutas vin, brakumas vin. Nin verdaj branĉoj tuŝas kun kareso. Pro ĝojo ni ebrias eĉ sen vin'. Sofio kara, urbo de l' kongreso, Ni amas vin, salutas vin,