Шрифт:
Закладка:
Ekde tiam datiĝas la neskribita tradicio – kunprenadi por la koncertoj en Esperanto-tendaroj ĉefe novajn kantojn. Do ĉar en ĉiu tendaro okazas kelkaj koncertoj, ĝiaj partoprenantoj forveturigas kelkdekon da novaj kantoj. En la tendaro okazas ankaǔ lernado de novaj kaj de jam konataj kantoj.
La kanto estas populariganto de nia vivmaniero. Tial Unio de sovetiaj societoj por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) en Moskvo komencis presadi kaj disvastigadi tra la tuta mondo kolektojn de kantoj de nialandaj komponistoj, kantoj el diversaj epokoj de nia historio. Mi memoras, kiel dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio ni disdonacis al la kongresanoj pli ol du mil ekzemplerojn de tia kantaro. Kaj la tuta kongreso kantis «Estu ĉiam la suno!» en la Internacia lingvo. Rapide populariĝas diskoj kaj kasedoj kun originalaj kaj tradukitaj Esperantaj kantoj. Pluraj kluboj kunmetas siajn proprajn kantarojn.
Precipe belaj estas Esperantaj kantoj ĉe lignofajro. Longe mi memoros nokton en Karpatoj, kiam ni sidis ĉirkaǔ ardanta fajro, plenumante mendojn de niaj frumatene forveturontaj gekamaradoj. Gitaristoj laciĝadis kaj anstataǔadis unu la alian, de tempo al tempo nin kovradis nuboj, lumigataj de la flamo, sed kantoj fluadis onde, ĝis aperis sur la horizonto la aǔroro.
Pri kio kantas Esperantaj kantoj? Pri ĉio plej bona – pri nia lando, pri la paco, pri la amikeco, pri la amo, pri bonaj homoj, pri iliaj revoj kaj aspiroj, pri tio, ke la vivo estas belega.
Mi ŝaltas la magnetofonon kaj, laǔ sonoj de niaj kantoj – gajaj kaj malgajaj, seriozaj kaj ŝercaj, – mi rememoras pri proksimaj kaj malproksimaj geamikoj, loĝantaj en ĉiuj anguloj de nia lando, pri la fidelaj geamikoj, kun kiuj konatigis min la internacia lingvo Esperanto, kun kiuj mi kantis Esperantajn kantojn ĉe la neforgesebla nokta lignofajro. Mi konsilas ankaǔ al vi aǔskulti, lerni, kanti, verki, popularigi Esperantajn kantojn: tio alportos al vi multe da utilo kaj plezuro.
Nigraj okuloj
(malnova romanco «Очи чёрные»)
Nigra ĝis ebri' La okul-rigard', Plena de pasi', De brulanta ard', Mi tre amas vin, Mi tre timas vin, En malbona hor' Mi renkontis vin! Nigra ĝis ebri' La okul-rigard', Logas vi al land' De feliĉa fart' – Al la land‘ de l’ am', Kie regas ver', Lando sen dolor', Lando sen sufer'. Se ne trafus vi Al sanganta kor', Pasus mia viv' Sen anim-dolor'. Pereigis min Flama alrigard'. Pasis la feliĉ' Kvazaǔ neĝ‘ en mart’. Nigra ĝis ebri' La okul-rigard', Plena de pasi', De brulanta ard', Mi tre amas vin, Mi tre timas vin, En malbona hor' Mi renkontis vin. Traduko de B. KolkerЗадания
17.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
стремление; экзаменатор; зацвести; танцовщица; линейка; узкий; мечтатель; солонка; предисловие; ежедневно; внеплановый; до смерти; междугородный; антивоенный; собрат; самодовольный; многолюдный; подслушивать; надстроить; наземный; остаток; персонал; напевать; решительный; нерешённый; неприемлемый; просчитаться; допустить; подмосковный; обрезать; отрезать; отослать; ускорить; прочитав; раздвоиться; общежитие; вручить; подлежащий перепечатке; безвыходный; воспеть; целостность; лоботрясничать; перенаселённость; сынишка; метель; осторожность; все, вместе взятые.
17.2. Переведите сочетания, обращая внимание на логичное употребление предлогов:
в июле; сорок километров в час; превратиться в старика; прочитать в три недели; в моё отсутствие; в течение часа; в то время как; увидеть в первый раз; вступить в партию; я уверен в этом; потребность в специалистах; в девять часов; в семи километрах от города; в пять раз больше; марка в десять копеек; она не в моём вкусе; слово в слово; смотреть в окно; дом в девять этажей; пробел в знаниях; в память о герое; сказать в шутку; два километра в длину; нуждаться в деньгах; он избран в руководители; взять в жены; ввести в заблуждение; закончить в два счёта; не могу взять в толк; как ни в чём не бывало.
Спортклуб при заводе; при его жизни; при этом условии; при его уме; при всем его желании; при всем том; говорить при детях; это случилось при мне; при Пушкине; быть при смерти.
Вокруг света; споры вокруг проблемы.
17.3. Переведите, обращая внимание на выделенные слова:
Молочная промышленность перевыполнила план.
Напротив нашего дома открылась новая молочная.
Обычно вечером мы едим молочное.
Где лежит чайная ложка?
Эта чайная очень оригинальна.
Нет ничего прекраснее детской улыбки.
Из