Шрифт:
Закладка:
— Ĉu Ufa estas industria urbo?
— Jes, el iama urbeto ĝi transformiĝis en industrian urbegon. La peza industrio aperis ĉi tie dum la Granda Patruja milito kaj de tiam ĝi multe evoluis.
— Kio pri la kulturo kaj ĉiutagaj necesaĵoj?
— Same kiel en ĉiuj nuntempaj grandaj urboj, ankaǔ en la nia troviĝas ĉiupaŝe multaj vidindaĵoj: teatroj, kinejoj, kulturpalacoj, magazenoj, hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp (kaj tiel plu). Sur la loko de malnovaj domaĉoj staras novaj, komfortaj domegoj. Bonvolu rigardi dekstren: nun ni preterveturas la Nacian bibliotekon, kiu havas riĉan kolekton de libroj, interalie, ankaǔ en Esperanto.
— Ĉu en la urbo estas multe da lernejoj?
— Proksimume cent tridek lernejoj. Ankaǔ aro da superaj lernejoj kaj teknikaj mezaj lernejoj. Jen maldekstre vi vidas la Baŝkirian universitaton. Kaj proksime de ĝi troviĝas la televida centro. Ne forgesu, ke morgaǔ vespere okazos televida elsendo pri nia Esperanto-renkontiĝo.
— Kie ripozas la ufanoj?
— La urbo troviĝas ĉe tri sufiĉe profundaj riveroj kun bonaj plaĝoj, kie multaj homoj ŝatas pasigi la tempon. La urbanoj ofte promenadas kaj skiadas en la parkoj kaj arbaroj, kiuj troviĝas en la urbo mem. Unu el la plej belaj loĝdistriktoj de la urbo eĉ havas la nomon Arbar-parka. Ekster la urbo multas lagoj kun refreŝiga, travidebla akvo, agrablaj ripozejoj. Precipe bele estas komence de la aǔtuno, kiam falas orkoloraj folioj kaj la ĉielo estas ankoraǔ klara. Oni povas porti hejmen ĉarmajn bukedojn de bonodoraj floroj. Eble, ankaǔ vi sukcesos fari tion hodiaǔ.
— Ni dankas vin pro via interesa rakonto.
— Mi ĝojas, ke ĝi plaĉis al vi. Kaj fine mi alvokas vin bone prepariĝi al la hodiaǔa interkona vespero, dum kiu vi povos pligrandigi vian rondon de amikoj.
Задания
11.1. Что означают следующие слова?
Klubano; dentisto; realismo; aliloke; ĝisblanke; virinaĉo; plenumado; organizaĵo; konateco; kunaǔtoreco; nepreco; praveco; kuirita; invitota; ridetante; ekdorminta; dormemo; mispaŝi; surpaŝi; malamikeco; apudeco; supereco; brulego; neklarigebla; antaǔfesta; enprofundiĝi; plidikiĝi; translokiĝi; manĝilaro; karulino; paperujo; industriigo; antaǔĉambro; deirpunkto; fajr-eltena; intermonto; kontraǔvola; kroma; kunteksto; postmorta; pretere; preteriri; sendanka; subulo; ĉirkaǔvojo; vortfarado; enterigi; prisilenti; elvoki; nevokita gasto; freŝdata ĵurnalo.
11.2. Переведите сочетания:
krom tio; preter ili; tio okazis pro ŝi; li mortis pro maljuneco; veni pro serioza afero; ami pro beleco; ridi pro ĝojo; ludi por plezuro; iomete da akvo; labori super lernolibro; la domoj staris unu kontraǔ la alia; trans la rivero; ĝis la somero; komenci ekde la aǔtuno; ĉe la subiro de la suno; ne sen malfacilaĵoj; ekdormi dum legado; kun rapido de 70 kilometroj en horo; vojaĝo ĉirkaǔ la mondo; dank' al la plenumita promeso; letero el la patrujo; lingvo de paco kaj amikeco; batali por la paco; je kelkaj paŝoj de la instituto; okaze de la festo; mi miras pri via nescio; fali de sur la tablo; vizito de la patrino al la magazeno; komenci per kolektado de informoj; paŝo post paŝo; lerni Esperanton de post septembro; amikeco inter la popoloj; tio okazis antaǔ miaj okuloj; promeni duope; aperi el post stratangulo.
11.3. Переведите фразы:
La tempo pasinta ne plu revenos.
Nenio forestas dum enterigo de la riĉulo, krom homoj, kiuj bedaǔrus pri li.
Vi preteras – mi rigardas vin.
Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.
La juneco estas feliĉa pro tio, ke ĝi havas estontecon (N. V. Gogol).
Ne edziniĝu al maljunulo pro mono, ĉar la mono foriros, sed la maljunulo restos.
Tre malĝoje estas ĝoji en soleco (G. Lessing).
Por tiu, kiu ne scias, ĉio estas ebla.
Se ni la feliĉon ankoraǔ ne trovis, do, eble, pro mallaboremo (S. J. Marŝak).
Se la amo malvarmiĝis, ĝi ne estas revarmigebla.
Plena senkaraktereco estas tre aĉa karaktero (J. La Bruyère/Labrjujer).
Multe komencite, malmulte plenumite.
Se oni kuracas malvarmumon, ĝi forpasas post sep tagoj; se oni ne kuracas ĝin, ĝi forpasas post semajno.
Ne prunteprenu monon, ĉar vi prenas ies monon, sed redonas la vian; vi prenas ĝin por kelka tempo, sed redonas por ĉiam.
La homo, kiu ne konas alilandajn lingvojn, ne konas la sian (J. W. Goethe/Gjote).
Esti saĝa en ies aferoj estas pli facile, ol en la siaj.
Lia maldekstra mano ne scias, kion faras la dekstra.
Unu fojo ne estas ofte, du fojoj ne estas ĉiam.
Oni ne povas vivi por ĉiuj, precipe por tiuj, kun kiuj oni ne volus vivi (J. W. Goethe).
Malproksima fajro ne varmigas.
Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
La mortintaj restas junaj (A. Seghers/Zegers).
Ne konante la profundon, ne iru en la riveron.
Eĉ el sub la tero aperas la vero.
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
Oni malmulte pensas pri la valoro de tio, kion oni havas.
Unu horo da dormo antaǔ la noktomezo valoras pli, ol tri horoj post la noktomezo.
Ni ankoraǔ batalos, diablo prenu! (I. S. Turgenev).
En la tagoj, kiam ni ne batalas por la paco, ni helpas al la milito (N. Grieg/Grig).